20an de decembro 2012 - Kiu estas via vizio pri pli bona mondo?
Esprimu vian vizion pri pli bona mondo per kantoj, danco, mozaikoj, pentraĵoj, fotoj, murpentraĵoj, skulptaĵoj, poezio, teatraĵoj, prezentaĵoj, ludoj reciklitaj ladskatoloj, marŝanta muzikbando, spektakloj, rondrikoltaĵoj, sinkronigita naĝado aŭ ajna alia projekto . Poste montru vian laboron al la mondo je la 20a de decembro 2012 - la tago antaŭ la fino de la majaa kalendaro, kiu antaŭdiras radikalan ŝanĝon favore al pli homema socio. Tutmonda renaskiĝo de Arto kaj Muziko.
Kreaĵkoncepto:
Por inspiri vian projekton, vidu la kolektivajn respondojn de homoj el 97 landoj pri iliaj vidpunktoj por pli bona mondo klakante tie ĉi.
La Tutmonda Podio:
Via kreaĵo estos prezentita en retejoj, artoekspozicioj, blogoj, radio, televido kaj multaj aliaj lokoj en ĉiuj regionoj de la mondo. Via laboro estos vidita, aŭdita kaj sentita de homoj ĉie.
Artejoj:
Se vi estras muzikejon, teatrejon, galerion, aŭ iu alian artejon kaj volas gastigi artaĵon, muzikaĵon aŭ agadojn kreotajn, bonvolu diri al ni iom pri via ejo. Por aliĝo, musklaku tie ĉi.